Bulteno

Bonvenon al nia Taverno!
malutopio_box

taberna-selo-editorial-100
“Ĉi tiu antologio enhavas rakontojn pri malutopiaj kaj ĥaosaj universoj. Ekscitantaj spacoperoj kaj ciberpunkaj aventuroj atendas vin tra ĉiuj paĝoj! – Cândido Ruiz

Pri la Eldonejo Taverno

La teknologio kreis novajn rimedojn por kultura produktado kaj transformis la manieron kiel legantoj profitas literaturon. Ĉiutage, la libroj, kiuj estis antaŭe akireblaj nur en skribita formo, legeblas nun en multaj poŝtelefonaj iloj kaj tabletoj. Multajn titolojn troveblas per elektronikaj serĉiloj kaj ĝiaj paĝoj aŭdeblas en diversaj formoj.

Taverno estas eldonejo kreita por ebligi la publikigadon de aŭtoroj tiuj, kiuj kvankam talentaj, estas ankoraŭ nekonataj de la ĝenerala publiko, kaj ankaŭ tiuj kiuj jam havas sian laboron divastigitaj en la amaskomunikiloj.

Eniru en nia taverno kaj elektu ion el nia menuo!

capa Iluminigo

Nirvano estas la Budhana stato de iluminiĝo kaj estas ankaŭ la nomo de viruso kiu tuŝis neŭronajn enplantaĵojn en la estonteca malutopio konstruita de Paulo Fodra. Tamen, kiel vakcino, la malsano povas esti kuracilo.

Pri la verko

La rakonto “Iluminiĝo” prezentas San-Paŭlon kiel futurisma kaj dekadenca urbo. Ikaro estas especiala agento de granda korporacio, kiu en sia unua misio bezonos spuri la morton de adoleskuloj, kiuj uzis kontraŭleĝan teknologion por revivigi en siaj mensoj travivaĵojn kaj emociojn de aliuloj.

Tiu ĉi rakonto estas parto de la antologia verkaro “Malutopio” kaj titoliĝas “Iluminĝo”. Ĝi estis verkita de la brazilano Paŭlo Fodra, Esperantigita de Stefano Wechsler kaj laŭtlegita de Luis Jorge Santos-Morales.

Aŭskulti rakonton estas tre antikva tradicio, la voĉo aldonas emociojn al la historio. La teknologio ebligas al ni disvolvi la plej allogajn aŭdlibrojn kaj tia formo havas multnombrajn kvalitojn: tempogajno, moveblo, malgranda volumeno, komuna aŭskultado, facila rilato al teksto por lernantoj ktp.

Prezento de la faka teamo

Eldonisto: Cândido Ruiz
Tradukis: Francisco Stefano Wechsler
Laŭtlegis: Luis Jorge Santos-Morales
Fasono kaj krovilo: Luciane Knapick

Kontaktu kaj divastigu la Eldonejo Taverno al viaj amikoj ĉe  Facebook kaj Twitter!

– Tavernistoj

malutopio_anonco

Se vi ne plu volas ricevi niajn butenojn kaj noticojn, aŭ deziras ricevis ĝin per alia retadreso, b.v. sendu mensaĝon al selotaberna@gmail.com